Kurioza Incidento de la Hundo en la Nokto

Paperback, 285 pages

Esperanto language

Published March 21, 2022 by Esperanto-Asocio de Britio.

ISBN:
978-0-902756-58-8
Copied ISBN!

View on OpenLibrary

5 stars (1 review)

La kurioza incidento de la hundo en la nokto estas krimromano pri murdo, sed sensimila. La detektivo, kaj rakontanto, estas Kristoforo Beno. Kristoforo estas 15-jaraĝa kaj havas Aperger-sindromon. Li scias multege pri matematiko kaj malmultege pri homoj. Li amas listojn, regulaĵojn kaj la veron. Li malamas flavon kaj brunon kaj esti tuŝata. Li neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato, sed kiam li trovas najbaran hundon murdita, li ekpaŝas al timiga vojaĝo kiu renversos lian tutan mondon.

1 edition

Review of 'Kurioza Incidento de la Hundo en la Nokto' on 'Goodreads'

5 stars

Mi unue legis ĉi tiun libron en la angla antaŭ longe kaj tre ĝojis kiam mi vidis, ke aperis esperanta traduko. Relegante ĝin en esperanto mi konstatis ke mi multe forgesis pri la intrigo do la traduko estis kvazaŭ freŝa libro por mi. Mi ŝategas la rakonton. Ĝi estas tre ĉarma kaj estas tre interese vidi la mondon tra la okuloj de homo kun nekutima percepto de siaj ĉirkaŭaĵoj. En kutima libro, oni plej ofte kunsentas kun la ĉefrolulo, sed en ĉi tiu libro mi havas la impreson ke mi pli kunsentis kun la aliuloj kun kiuj li interagis, ĉar ili komprenas detalojn kiujn li maltrafas kiam li rakontas okazaĵojn al ili, kaj ni kiel legantoj povas ankaŭ antaŭvidi la intrigon same kiel liaj najbaroj.

La traduko estas bonega. La tradukinto elektis esperantigi eĉ la varmarkojn kaj la nomojn de lokoj en Britujo, kio donas la impreson esti en paralela …