Back
Solaris (Hardcover, Esperanto language, 2021, Bjalistoka Esperanto-Societo) 4 stars

Solaris estas la plej fama pola sciencfikcia romano de Stainsław Lem (1921-2006), unuafoje eldonita en …

Review of 'Solaris' on 'Goodreads'

3 stars

Mi neniam aŭdis pri Lem aŭ Solaris antaŭ ol mi legis pri la esperanta traduko en Libera Folio. Ĉar mi kutime ŝatas sciencfikcion kaj estas bone vidi belaspektajn librojn en esperanto, mi senhezite mendis ĝin.

Kiel multaj sciencfikciaĵoj, la rakonto estas pli filozofa ol scienca. Ĝi celas pensigi nin pri ni mem kiel homoj, kion ĝi tre sukcese faras. Ŝajnas al mi ke la romano estas pli kiel portreto de tiu mondo ol rakonto, ĉar la intrigo ne multe evoluas kaj anstataŭe estas pluraj ĉapitroj kun tre detalaj priskriboj de la fizikaj fenomenoj de la planedo kaj la historio de la fikcia scienco de “solaristiko”. Mi tamen trovis ke mankas io por ke mi plene ĝuu la romanon kaj mi preferus pli da rakontado. La teksto vekas multe da scivolemo pri kelkaj aferoj, ekzemple pri la sekretoj de la aliaj sciencistoj kiuj kaŝas ion kaj rifuzas malfermi pordojn por montri. La libro ŝajne finiĝas iom abrupte, sen malkaŝi la misterojn kiujn ĝi kreis. Sed eble tio estas ĝuste la celo kaj la libro estas kvazaŭ komento pri la vaneco de la homa scivolemo.

Frapis min ankaŭ ke la libro estas klare de sia epoko kiam temas pri la sola virina rolulo en la rakonto. Ŝi estas unudimensia, interesiĝas nur pri la kuirlibro en la vasta scienca biblioteko kaj ial oni ofte mencias ŝiajn mampintojn kaj ke ŝi lavas la telerojn. Neniu konsideras demandi al ŝi ŝian opinion pri la okazaĵoj sur la planedo. Nu, eble vi diros ke estas kialo por tio ĉar ŝi estas iom “speciala” pro kialo kiun mi ne malkaŝas por ne fuŝi la rakonton, sed mi ne certas.

La traduko verŝajne estas tre bona. Mi tamen devas konfesi ke mi devis ĉiam havi vortaron apud mi dum la legado por bone kompreni ĝin. Nu, eble mi simple ne havas sufiĉe bonan vortscion, sed ankaŭ la libro estas plenplena je sciencaj fakvortoj kiujn mi ofte ne komprenis eĉ kiam mi serĉis tradukon en mia denaska lingvo. Aliflanke la tradukinto ne faciligis la komprenon ĉar li senhezite uzis la “mavan” lingvon, kun vortoj kiel “aperta” kaj “descendi”. Ankaŭ estas pluraj esprimoj en latino kiujn mi certas ke aliaj tradukistoj adaptus al esperanto. Mi supozas ke la tasko de tradukado al esperanto estas tre malfacila, ĉar unuflanke oni volas konservi la guston de la originala teksto, sed aliflanke la plimulto de la legantaro estas nedenaskaj parolantoj de la lingvo, kaj ne tre utilas libro kiun la parolantoj de la lingvo ne komprenas.