Back
Sten Johansson: Sesdek ok (EBook, Esperanto language, Mondial) 4 stars

La jaro 1968 estis eventoriĉa jaro, plurloke en la mondo: En Usono pliaktiviĝis la fortoj …

Bonega verko

4 stars

Mi tuj aĉetis la bitlibran version de ĉi tiu romano post la parolo de Sten Johansson dum la Literatura Maratono de Bobelarto. Mi voris la libron dum la sekvaj tagoj.

Same kiel la ĉefrolulo, mi estas eksterlandano loĝanta en Francio. 55 jaroj poste, oni ankoraŭ multe parolas pri la manifestacioj de majo 1968 do estis tre interese por mi lerni pli pri ili. Estis tre bone vidi ilin de la vidpunkto de normala homo kun la kunteksto de lia vivo en la socio de la epoko. La libro ne hezitas kritiki la klasismon, seksismon, rasismon kaj eĉ la kulturon de seksperforto en Francio kaj kiel tio rekte malfaciligas la vivojn de la roluloj en la rakonto. Bedaŭrinde oni konstatas ke Francio nur malmulte progresis ekde tiu epoko kaj tiuj problemoj ankoraŭ estas aktualaj hodiaŭ.

Krom la ĉefrolulo, la aliaj personoj en la rakonto ĉefe temas pli la virinoj kun kiuj la ĉefrolulo rilatas kaj amrilatas. Kvankam estas multe da seksumado en la libro, mi trovis ke la aŭtoro sukcese evitis fari tro da “vira rigardo” (male gaze), kaj la virinoj havas plenajn personecojn kun propraj opinioj. Ili ofte moketas la ĉefrolulon pro lia nekompreno kaj naiveco. Mi tamen trovis ke io ĝenis min pri la protagonisto. Li estas kvazaŭ tro perfekta. Kiam la virinoj ĉirkaŭ li havas problemojn, li iel tre kviete scias ekzakte kion fari kaj diri por savi ilin, kaj ili ne kontraŭas lian ĉioscian konsilemon. Li mem iel neniam bezonas helpon.

Mi volonte legus sekvon de la rakonto. La libro lasas multe da neresponditaj demandoj pri la okazaĵoj. Estus interese legi respondan rakonton de Ingrid aŭ sekvon faritan de la vidpunkto de Dani.