Back
Michael Frayn, Edmund Grimley Evans: Spionoj (Paperback, Esperanto language, 2023, Esperanto-Asocio de Britio) 4 stars

Somera odoro delonge forgesita kondukas maljunulon reen al la loko de la infanaĝo, en alia …

Surprize ĉarma rakonto

4 stars

Ĉi tiu libro ne estas tia kian mi kutime legus. Per la titolo kaj la priskribo ĝi iel ŝajnas tre enua, kvazaŭ ĝi estus dramo pri la milito kaj spionado. Mi tamen aĉetis ĝin post mia bona sperto kun aliaj tradukoj en esperanto eldonitaj de la EAB. Fine la milito estas nur tre fora fono por la rakonto kaj ĝi ĉefe temas pri plenkreskuliĝo kaj la naiveco de la infanaĝo. La romano estas verkita kvazaŭ ĝi estus detektiva romano en kiu ni devas diveni la misterojn, sed ĝi estas rakontita de la vidpunkto de infano (aŭ almenaŭ de la rememoro de tiu vidpunkto fare de la maljuniĝinta infano) kaj tiel la mistero estas tuta alia por li. La mistero tial estas ne tro malfacile antaŭvidebla por la plenkreskaj legantoj. Anstataŭe, la intereso de la intrigo estas pli homa kaj emocia kun iom da humuro. La stilo de la verkado plaĉis al mi kaj mi legis ĝin rapide sen voli paŭzi.

La traduko ŝajnas tre bona laŭ mia malsperta takso. Mi glate legis ĝin sen tro ofte devi rigardi la vortaron. Mi tamen trovis ke estas kelkaj propraj gramatikaĵoj, ekzemple estas ia evitemo de la prepozicio “je”, kiun anstataŭas “ĉe”, eĉ kiam temas pri tempo aŭ fojo. Estas multe da “da” kiuj ne temas pri kvanto kaj ankaŭ ofte mankas akordigo de la akuzativo post “kiel”. Sed tio ne ĝenis la legadon.